Adiaŭ

Clarence Bicknell (1842–1918)

Adiaŭ.

Adiaŭ! la venteg’ kruelaBlovadas dum la nokt' malhela,Sed en la frumatenoLa sun’ brilante sur la teroj,Juvelojn faros el neĝeroj;Adiaŭ! sen ĉagreno.Adiaŭ! el la pluvolarmojNaskiĝos la printempaj ĉarmoj,Kaj, apud la riveroNi vidos milojn da floretoj,Ni aŭdos kantojn de birdetoj;Adiaŭ! kun espero.Adiaŭ! raŭpoj kaj foliojŜanĝiĝos; oraj papiliojLa rozojn karesados!Rikolto la semadon kronos;Premion pacienco donos;Adiaŭ! ni amados.

Clarence Bicknell.