Kie estas la plej kara?

Heinrich Heine (1797–1856)

Translated by Friedrich Pillath

Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine

Kie estas la plej kara,Kiun mi prikantis rime,Kiam sorĉaj, ardaj flamojAlten levis min senlime?

Estingiĝis tiuj flamoj,Malvarmiĝis jam la koro;Tiu ĉi versaĵ' entenasAmo-cindron je memoro.