Lorelej’

Heinrich Heine (1797–1856)

Translated from German by L. L. Zamenhof

Fundamenta Krestomatio (1903)

Ne scias mi, kial subitaMalgaj' en la koro naskiĝis;El tempo jam enterigitaLegendo al mi reviviĝis.

Jam malvarmetiĝas l'aero,La Rejno mallaŭte babilas,Per oro de l' sun' en vesperoLa supro de l' monto rebrilas.

Plej belan knabinon mi vidas :En ora ornamo brilanteSur supro de l' monto ŝi sidas,La harojn mistere kombante.

La oran kombilon ŝi movasKaj kantas tra l' pura aero,Kaj forto mirinda sin trovasEn tiu ĉi kant' de l' vespero.

Ŝipet' iras sur la rivero,Ŝipisto ektremis de l' kanto,Kaj blinda por ĉiu danĝeroRigardas li al la kantanto.

Ha, baldaŭ ŝipisto la belaPerdiĝis sub l'akvoturnado;Ĝin Lorelej' faris kruela,Per sia mirinda kantado.