Przedmowa do Języka międzynarodowego

L. L. Zamenhof (1859–1917)

Kio͵n dir͵i? Ne plor͵ant͵aPov͵is est͵i parol͵ad͵oKun fraŭl͵in͵o ripoz͵ant͵aPost somer͵a promen͵ad͵o!

Mi͵a pens͵o kaj turment͵o,Kaj dolor͵o͵j kaj esper͵o͵j!Kiom de mi en silent͵oAl vi ir͵is jam ofer͵o͵j!Kio͵n hav͵is mi plej kar͵a͵n —La jun͵ec͵o͵n — mi plor͵ant͵aMet͵is mem sur la altar͵o͵nDe la dev͵o ordon͵ant͵a!

Fajr͵o͵n sent͵as mi intern͵e,Viv͵i ankaŭ mi dezir͵as, —Io pel͵as mi͵n etern͵e,Se mi al gaj͵ul͵o͵j ir͵as...Se ne plaĉ͵as al la sort͵oMi͵a pen͵o kaj labor͵o —Ven͵u tuj al mi la mort͵o,En esper͵o — sen dolor͵o!

En sonĝ͵o princ͵in͵o͵n mi vid͵isKun vang͵o͵j mal͵sek͵a͵j de plor͵o, —Sub arb͵o, sub verd͵a ni sid͵isTen͵ant͵e si͵n kor͵o ĉe kor͵o.

„De l’patr͵o de l’vi͵a la kron͵oPor mi ĝi ne est͵as hav͵ind͵a!For, for li͵a sceptr͵o kaj tron͵o —Vi͵n mem mi dezir͵as, am͵ind͵a!“

— „Ne ebl͵e!“ ŝi al mi re͵dir͵as:„En tomb͵o mi est͵as ten͵at͵a,Mi nur en la nokt͵o el͵ir͵asAl vi, mi͵a sol͵e am͵at͵a!“

Ho, mi͵a kor’, ne bat͵u mal͵trankvil͵e,El mi͵a brust͵o nun ne salt͵u for!Jam ten͵i mi͵n ne pov͵as mi facil͵eHo, mi͵a kor’!

Ho, mi͵a kor’! Post long͵a labor͵ad͵oĈu mi ne vink͵os en decid͵a hor’!Sufiĉ͵e! trankvil͵iĝ͵u de l’bat͵ad͵o,Ho, mi͵a kor’!