Florvazo

Masao Niŝimura (1907–1940)

De flor’ rompita vazokuŝadas sur tablet’,malnova kaj malpura,sed bela siluet’,nenio al ĝi venasen tiu ĉi aŭtun’,konsola tra fenestro:|: parolas eĉ ne lun’. :|:

Ŝtelmetas mi dalionblankan kun purpur’,apogas en la vazovelkonta floro nural lando la rompitatrankvila en silent’,fidela tuton donas:|: al ĝi la amosent’. :|:

Naskiĝas nova vivoel tiu kuno du,al tiu harmonioaldonas mi ne plu,sur tablo en mallumoilia vivas kun’,konsola tra fenestro:|: parolas eĉ ne lun’. :|: