Aŭtuna kanto
Translated from French by Antoni Grabowski
El Parnaso de Popoloj
22.
(El Paul Verlaine.)
Les sanglots longsDes violonsDe l’automne.
◡—◡ | —◡—◡ | ◡—(◡)
Dum ĝeme-sona,La violonaaŭtuna spir',Premiĝas koroDe monotonaSopir'.
Iĝante palaĈe la metalaHoro-sonor',De l' rememoroIras kun ploroMi for.La vento blovasKaj for min ŝovas,Kaj estas mi,Kiel falintaKaj flaviĝintaFoli'.