Pereemo

Sèneca (65)

Translated from Latin by Antoni Grabowski

El Parnaso de Popoloj

Omnia tempus edax depascitur, omnia carpit,Omnia sede movet, nil sinit esse diu.

—◡(◡)—◡◡—◡ || ◡—◡(◡)—◡◡—◡—◡(◡)—◡(◡)— || —◡(◡)—◡◡—

Ĉion temp' manĝegema forglutas, ĉion forprenas,Ĉion formovas ĝi, ĉion detruas en fin'.

Malaperas riveroj, la maron bordoj sekigas,Malaltiĝas la mont', falas malsupren la pint'.

Kial mi diras nur tion? La bela ĉiel'-firmamentoIam subite eĉ ĝi — forbruliĝos de flam'.

Ĉion la morto atingos. Pereo — jen leĝo, ne puno;Venos do iam la temp', ke ne ekzistos la mond'.