En nokta sonĝo

Heinrich Heine (1797–1856)

Traducido por Friedrich Pillath

Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine

En nokta sonĝo ekvidas miAfable vin salutanta,Kaj, amatino, antaŭ viKun ploro min falanta:

Malĝoje vi rigardas min,Kapeton la blondan vi skuas,Sur viaj vangoj, ĉarmulin',La perlaj larmoj fluas.

Vi diras vorton en dolĉa sekret',Bukedon vi donas cipresan,Mi ekvekiĝas! ― Jen for la buked',La vorton mi perdis karesan.