Krepuskiĝas la vespero
Traducido por Friedrich Pillath
Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine
Krepuskiĝas la vesperoSuper arboj, verdaj kampoj;Sur ĉiel' arĝenta lunoLumas dolĉe tra la sfero.
Ĉe l' rivero zumas grilo,Kaj la akvo ekmoviĝas;Aŭdas la migranto plaŭdonKaj spiradon en trankvilo.
Jen, ĉe la rivero, sola,Banas sin la belelfino;Brak' kaj nuko, blankaj, ĉarmaj,Brilas en la lumo mola.