Mi sonĝis

Heinrich Heine (1797–1856)

Traducido por Friedrich Pillath

Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine

Mi sonĝis pri tre vasta erikejo,Kovrita per trankvila, blanka neĝ',Kaj sŭb la neĝ' mi kuŝis en la tomboDormante mortan dormon en solec'.

Sed supre, el malhela firmamento,Rigardis mian tombon stelokuloj,La dolĉokuloj! Ili brilis venke,Trankvile-gaje, sed de amo plenaj.