Printempe en dolĉega Maj'
Traducido por Friedrich Pillath
Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine
Printempe en dolĉega Maj',Dum la burĝonoj krevis,El mia koro ĝermeAmsento sin eklevis.
Printempe en dolĉega Maj',Dum birda kanto sonis,De l' kora mi sopiroKonfeson al ŝi donis.