Junulo do amas knabinon

Heinrich Heine (1797–1856)

Traducido del alemán por Leo Belmont

Sonoj Esperantaj

13.Junulo do amas knabinon,Sed ŝi jam elektis alian…Ĉi lasta alian ekamisKaj faras edzinon ja sian.

Knabin’ de koler’ edziniĝasJe viro unua renkonta,Veninta sur vojon okaze…Junul’ estas senesperonta…

Ho! jen historio malnova,Sed ĉiam ĝi nova fariĝis…Al kiu ĝi tamen okazis,Al tiu la koro rompiĝis…