Se la floretoj povus koni
Traducido del alemán por Leo Belmont
Sonoj Esperantaj
9.Se la floretoj povus koni,Ke mia kor’ nun estas vundo,Ili kunplorus el profundoPor sanon tuj al mi redoni.
Se la steletoj vidi povus,Ke iras mondon mi sen celo,Ili alvenus el ĉielo,Al mi konsolon spiri provus.
Malsanon mian kaj doloronSe najtingaloj nur ekkonus,Plej gajan kanton ili sonusPor revivigi mian koron.
Ĉi ĉiuj de mi staras for!Pri mi ja scias Ŝi nur sola:La vundon ha! al mia kor’Ŝi faris gaja kaj petola!…