Senmove staras en altaĵo

Heinrich Heine (1797–1856)

Traducido del alemán por Leo Belmont

Sonoj Esperantaj

4.Senmove staras en altaĵoLa steloj, brilas ja per oro…Miljarojn staras, reciprokeRigardas sin kun amdoloro…

Parolas ili ian lingvon,Belegan, riĉan, lumlinian…Nenia tamen filologoĜis nun komprenis lingvon tian…

Mi tamen ĝin eklernis bone,Neniam mi forgesos ĝin…Servadis ja pro gramatikoPor mi vizaĝ’ de l’ amatin’!…