Monumento

Horace (65–8 a. C.)

Traducido del latín por Antoni Grabowski

El Parnaso de Popoloj

Exegi monumentum aere perennius,Regalique situ pyramidum altius.

Monumenton, ol bronz' kreis pli daŭran mi,Supron de l' piramid' alte superas ĝi.Nek pluvega malsek', nek plej impeta vent'Ĝin detruos en kur' longa de jaroj, nekTempo, kiu sen halt' pasas senfine for.

Ne tutprenos min mort', mia pli bona part'Vivos plu, kaj la glor' kreskos senĉese nurTra jarcentoj ĝis temp', kiam la vestalin'Kun ĉefpastr' kapitol'-supron irados plu.

Diros oni ke jen, kie en Daŭno-land'Tra l' soifa kampar' bruas Aŭfid'-river',De l' humila deven' iĝis potenca mi.

Laŭ eola agord' liron italan ĉarEl poetoj jen mi ludis unua, doKun fier' laŭ merit', delfa per laŭro-kron',Melpomeno, al mi frunton ornamu vi!