Mi aŭdas vin…

Leono Zamenhof (1875–1934)

Mi aŭdas Vin…En trankvileco revigantaKvazaŭ balzam’ en kor’ fluantaVia parol’ sanigas min.Mi aŭdas Vin…

Mi aŭdas Vin…Per viaj sonoj dorlotitaMi flugas kiel ensorĉitaFor de la tero, o diin’Mi aŭdas Vin…

Mi aŭdas Vin…Ke viaj sonoj tiel ĉarmajSopirojn kvietigu larmajnKaj min pacigu ĝis la fin’Mi aŭdas Vin…

Mi aŭdas Vin…Por viaj vortoj kante-dolĉajPor murmuretoj mire sorĉajMi al turment’ oferus minPor aŭdi Vin!

D Leono Zamenhof