Al la virino (Konopnicka)

Maria Konopnicka (1842–1910)

Traducido del polaco por Antoni Grabowski

El Parnaso de Popoloj

(EL Marja Konopnicka.)Już się ranek rozbielaNa dzień wielki wesela ...

Jam blankiĝas matenoPor la ĝoja soleno...Sonas vigle signaloj,]am vekiĝas la valoj:— Kiam estos, kiam estos Junedzino vestita?

Bruas supro granita;La Junedzo, vekita,Matenruĝon elsendas,Karan vorton atendas:— Kiam estos, kiam estos Junedzino vestita?

Iras ar' amikinaAl la hejmo estrina,Iras kun la rozfloroAl renkont' de l' aŭroro:— Ho ankoraŭ, ho ankoraŭ Junedzino ne preta!