Animo-tremado

Masao Niŝimura (1907–1940)

Masao NIŜIMURA

Sonorado senhalta, trilado plorĝema,kun ĝojo korpremadronas en son’ en kant’ en majesta korbato,mi dronas trans hom-sperto, trans homo-suferoen maja kantato,en voĉo en karesa kvazaŭ am’ patrina,kvazaŭ ho senkonscie burĝonas kaj florasen voĉo elsina.Tra murmuro eona, tra sono-kolorokun tuta adoro,aŭdi la melodion, kiun neniu aŭdas,el kiu koro ĝermis, aŭdi harmonional kiu ĝoj’ taŭgas,estas anim-tremado preskaŭ baldaŭ sveni,estas anim-raviĝo preskaŭ sufokiĝi.korkordo ho tremi.

ĉe rivero Kumanogaŭa.