Profeto
Traducido del ruso por I. Lojko
Fundamenta Krestomatio (1903)
De kiam, laŭ volo de Supra Juĝanto,Mi ĉionscianta fariĝis profeto,Malvirton mi sentas en ĉiu vivanto,Malicon mi vidas tra ĉiu rideto.
Mi altajn principojn de amo kaj veroKomencis prediki al miaj kunfratoj,Sed ili min batis kun granda koleroPer ŝtonoj, kuŝantaj sur placoj kaj stratoj.
Kun cindro sur kapo, kun kora doloro,Mi urbojn forlasis sen ia havaĵo,Kaj nun en dezerto—de Dia favoroNur ion mi havas por mia nutraĵo.
Laŭ sankta ordono de l'AntaŭtempuloAl mi ĉiuj bestoj volonte servadas,Kaj steloj ĉe vortoj de mi, dezertulo,Pli ĝoje radias, pli hele lumadas.
Sed se iafoje tra urbo bruantaMi en rapideco pretere pasadas,Min popolamaso renkontas mokantaKaj maljunularo memfide diradas:
"Rigardu, infanoj, vin edifigante,Li estis fiera, kun ni malpacadis;Malsaĝa, li volis kredigi nin vante,Ke Dio al homoj per li paroladis.
Jen frukto de lia obstina vanteco!Jen pala, malgrasa, malgaja profeto,En vesto ĉifona, simila al reto—Ĉe ĉiuj li estas en malestimeco.