La Espero

1890

En la mondon venis nova sento,tra la mondo iras forta voko;Per flugiloj de facila ventonun de loko flugu ĝi al loko.Ne al glavo sangon soifantaĝi la homan tiras familion;Al la mond’ eterne militantaĝi promesas sanktan harmonion.

Sub la sankta signo de l’ esperokolektiĝas pacaj batalantoj,Kaj rapide kreskas la aferoper laboro de la esperantoj.Forte staras muroj de miljarojinter la popoloj dividitaj;Sed dissaltos la obstinaj baroj,per la sankta amo disbatitaj.

Sur neŭtrala lingva fundamento,komprenante unu la alian,La popoloj faros en konsentounu grandan rondon familian.Nia diligenta kolegaroen laboro paca ne laciĝos,Ĝis la bela sonĝo de l’ homaropor eterna ben’ efektiviĝos.

«La Espero» (1890), a partir de la transcripción de Wikisource en esperanto.

Dominio públicoEste poema está en el dominio público. Puedes leerlo, copiarlo, recitarlo y publicarlo sin pedir permiso a nadie.